Mallonga priskribo de la traduksistemo TRUKILO

Victor Sadler (v.sadler@hccnet.nl)

La celo de TRUKILO estas helpi - ne anstataŭi - la homan tradukiston. Ĝiaj plej gravaj trajtoj estas: kapablo adaptiĝi al la kunteksto, uzo de analogio, kompleta inversigebleco kaj kapablo lerni.

TRUKILO estas uzebla sub du reĝimoj: la aŭtomata kaj la dialoga. En traduku.net funkcias la aŭtomata. La dialoga reĝimo estas provizore uzebla kaj uzata nur por evoluigi la sistemon. Ĝi permesas korekti la tradukojn kaj konservi ilin en gramatike strukturita formo, en t.n. scio-banko.

Ne ekzistas vortaro en la kutima senco. La tuta scio, pri kiu la sistemo disponas, estas konservata en la formo de tradukitaj tekstoj kaj referencoj. Por ĉiu vorto aŭ esprimo en la originalo, TRUKILO komparas la aktualan kuntekston kun similaj kuntekstoj en la scio-banko por elekti la plej taŭgan tradukon. Provizore, tamen, ankaŭ la vortaroj de Elitrad estas traserĉataj laŭbezone.

La uzon de analogio oni plej facile povas klarigi per ekzemplo. Se la scio-banko enhavas ekz-e la tradukon 'Ni estis kvarope' = 'There were four of us', tiam la frazo 'Ili estas duope' tradukeblas, analogie, per 'There are two of them'. Tiajn transformojn TRUKILO bone kapablas fari.

La principo de inversigebleco signifas, ke ĉio, kio estas tradukebla el la lingvo A al la lingvo B, estas tradukebla ankaŭ el B al A. Ĝis nun, TRUKILO tradukas el la angla en Esperanton kaj inverse, sed ĝi povus etendiĝi al aliaj lingvoparoj en la estonteco.

En la jam menciita dialoga reĝimo (ankoraŭ ne uzebla publike), TRUKILO lernas el ĉio, kion la uzanto enmetas. Se ĝi renkontas novan vorton, ĝi petas la uzanton sugesti taŭgan tradukon. Tiun tradukon ĝi konservas kaj reaplikas ĉe eventualaj pluaj aperoj de la vorto. La uzanto povas korekti ĉiun ajn parton de la traduko. La sistemo memoras ĉiun korekton kaj tuj retradukas la aktualan frazon.

La laboro pri TRUKILO komenciĝis en 2003 kaj antaŭvideble pludaŭros plurajn jarojn. Nuntempe la sola prilaboranto estas Victor Sadler, kies libro "Working with Analogical Semantics" (DLT, 1989) enhavas multajn el la principoj, sur kiuj ĝi baziĝas. Ĝi havas malmulton komunan kun la prototipa DLT-sistemo, krom la principa ebligo de ponto-tradukoj, ekz-e lingvo A => Esperanto => lingvo B. La programlingvo estas Perl, kaj la programo funkcias ĉie, kie Perl funkcias (t.e. kun Windows, Unix, Mac ktp).

La plej nova plenaŭtomata versio de TRUKILO estas ĉiam trovebla kaj uzebla en traduku.net. La aŭtoro antaŭvidas, ke post kelkaj jaroj eblos disponigi al interesitaj fakuloj ankaŭ la dialogan version, per kiu eblas korekti la tradukojn kaj aldoni ilin al la scio-banko.

2011-01-28